Vikipedio:Ĉefpaĝo

Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

285 504 artikoloj en Esperanto
331 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la semajno Enkonduko
Flago-de-Etiopio.svg

EtiopioEtiopujo (ኢትዮጵያ en la etiopa skribo), oficiale konata kiel la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio, estas lando, kiu situas en la Korno de Afriko. Ĝi estas la dua plej multhoma lando en Afriko, kun pli ol 82 milionoj da loĝantoj, sed ankaŭ la deka plej vasta, ĉar ĝia teritorio etendiĝas sur 1 100 000 km². Etiopio havas landlimon norde kun Eritreo, oriente kun Ĝibutio kaj Somalio, okcidente kun Sudano kaj Sud-Sudano, kaj sude kun Kenjo. Ĉefe dank'al sia granda ĉefurbo Adis-Abebo, Etiopio estas cetere la plej multhoma lando sen maraliro en la tuta mondo.

Etiopio restis monarkio dum la plej granda parto de sia historio kaj la etiopia dinastio aperis jam en la 2-a jarcento a.K.. Etiopio cetere estas unu el la regionoj de la mondo, kie spuroj de homa vivo estas plej frutempaj. Ĝi plej verŝajne estis la areo, el kiu homo sapiens ekvojaĝis al kaj preter Mezoriento. Kune kun Romio, Ĉinio kaj Persio, la etiopia Aksuma Reĝlando estas rigardebla kiel unu el la kvar gravaj ŝtatpotencoj de la 3-a jarcento. Dum la kolonia disdivido de Afriko, Etiopio estis la nura afrika ŝtato, kiu sukcesis konservi sian sendependecon, kaj unu el nur kvar afrikaj ŝtatoj, kiuj aniĝis al la Ligo de Nacioj. Post mallonga periodo de itala okupado, la lando fariĝis fondinta membro de Unuiĝintaj Nacioj. Kiam aliaj afrikaj nacioj ekakiris sendependecon post la Dua Mondmilito, multaj el ili elektis la kolorojn de la flago de Etiopio, kaj Adis-Abebo iĝis la sidejo de pluraj afriktemaj internaciaj organizaĵoj.

Plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Pitkarna Insularo, Panama kanalo, Miguel de Cervantes, Salvador Dalí, Hispana literaturo de la Romantismo

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno
La plaĝo de Anse Source d'Argent sur la insulo La Digue, Sejŝeloj
La plaĝo de Anse Source d'Argent sur la insulo La Digue, Sejŝeloj

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Amazonie.jpg

La nuna kunlaboraĵo estas La Amazona arbaro. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Honkongo, Eŭropa Kosma Agentejo, Akrobata gimnastiko,...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
Atmosfero de Venuso eble entenas vivon.
23-a de septembro 2020
20-a de septembro 2020
  • UsonoIrano Usono unuflanke decidis restarigi sankciojn kontraŭ Irano laŭ la Viena Akordo pri Irana Nuklea Industrio, kvankam ĝi eksiĝis el ĉi-tiu akordo en 2018. Malgraŭ ke ĉi-tiale ĉi-tiuj sankcioj ne havas internacian juran legitimecon, kaj ke multaj landoj malgloris ilin, Usono, per la eksterlandeco de sia juro, potencas minaci pri altegaj monpunoj ĉiujn firmaojn kiuj provus preterpasi tiujn sankciojn.
15-a de septembro 2020
14-a de septembro 2020




Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo